Distrikto Diepholz

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Diepholz en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Diepholz
Areo: 1 987 km²
Loĝantoj: 222816
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 108 po km²
Aŭtokodo: DH
Municipokodo: 03251
Komunumoj: 47
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Diepholz (germane Landkreis Diepholz) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Diepholz.

La distrikto havas areon de 1 987 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 222 816 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

La lagon Dümmer plej sudokcidente, ĉe kiu dum la vintro 1978/1979 okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, ĝi dividas kun la najbara distrikto Vechta.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search